Форум » БИОГРАФИЯ И ПУБЛИКАЦИИ » Ефремов на эсперанто и других языках » Ответить

Ефремов на эсперанто и других языках

Degen1103: [quote]En malhela lumo, reflektiĝanta de la plafono, skaloj de aparatoj ŝajnis galerio de portretoj. La rondaj estis ruzaj, la horizontale ovalaj mienis aroge memkontente, la kvadrataj rigidis en malsprita certeco. Pulsantaj ene de ili bluaj, lazuraj, oranĝaj, verdaj lumetoj substrekis la impreson. Centre de konveksa regpanelo elstaris larĝa kaj purpura ciferplato. Antaŭ ĝi en maloportuna pozo kliniĝis junulino. Ŝi forgesis pri staranta apude fotelo kaj alproksimigis la kapon al la vitro. Ruĝa rebrilo faris pli aĝa kaj pli severa la junan vizaĝon, konturis akrajn ombrojn ĉirkaŭ la elstarantaj diketaj lipoj, akrigis la iomete levitan nazon. La larĝaj sulkigitaj brovoj iĝis profunde nigraj, doninte al la okuloj mornan, malesperan esprimon. La subtila kantado de mezuriloj estis interrompita per nelaŭta metala grinco. La junulino tremeris, rektiĝis kaj metis la maldikajn brakojn malantaŭen, fleksante la laciĝintan dorson. Malantaŭe klakis pordo, aperis granda ombro, kaj iĝis homo kun abruptaj kaj precizaj movoj. Ekbrilis oreca lumo, kaj la densaj malhel-rufaj haroj de la junulino kvazaŭ eksparkis. Ŝiaj okuloj same ekbrilis, kun maltrankvilo kaj amo turniĝinte al la enirinto.[/quote] Решил немножко разузнать про эсперанто, и на третьем тыке попал на переводы произведений Ефремова, выполненные Ю. Финкелем. Огромная работа - и, вероятней всего, на энтузиазме. Интересно, читают ли Ефремова японские или канадские эсперантисты?...

Ответов - 33, стр: 1 2 All



полная версия страницы